Cvičení a další materiály k učebnici Esperanto od A do Z

Procvičuj si esperanto

Psalmo n-ro 23

23 1 [Psalmo de David.]

La Eternulo estas mia paŝtisto; mi mankon ne havos.
2 Sur verdaj herbejoj Li ripozigas min,
Apud trankvilaj akvoj Li kondukas min.
3 Li kvietigas mian animon;
Li kondukas min laŭ vojo de la vero,
Pro Sia nomo.
4 Eĉ kiam mi iros tra valo de densa mallumo,
Mi ne timos malbonon,
Ĉar Vi estas kun mi;
Via bastono kaj apogiĝilo
Trankviligos min.
5 Vi kovras por mi tablon
Antaŭ miaj malamikoj;
Vi ŝmiris per oleo mian kapon,
Mia pokalo estas plenigita.
6 Nur bono kaj favoro sekvos min
En la daŭro de mia tuta vivo;
Kaj mi restos en la domo de la
Eternulo
Eterne.

[Fragmento el „Psalmoj“ de Malnova Testamento. En: Biblio, p. 643. (Editoris IKUE kaj KELI, eldonis KAVA-PECH 2006)]

Licence Creative Commons
Pokud není uvedeno výslovně jinak, toto dílo i jeho jednotlivé části podléhají licenci Creative Commons Uveďte původ-Neužívejte komerčně-Nezpracovávejte 4.0 Mezinárodní License.

Created by Katjo